Politeknika Instituto Rensselaer | ||
---|---|---|
![]() | ||
universitato privata neprofitcela lernejo ![]() | ||
moto | Knowledge and Thoroughness Scio kaj Ĝisfundeco | |
Informoj | ||
fondodato | 1824 | |
fondinto(j) | Stephen Van Rensselaer vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 42° 43′ 44″ N, 73° 40′ 36″ U (mapo)42.729014-73.676728Koordinatoj: 42° 43′ 44″ N, 73° 40′ 36″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
adreso | 110 8th St, Troy, NY, 12180-3590 | |
poŝtkodo | 12180-3590 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 7 501 vd (stato: septembro 2020) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filiita al | ||
| ||
filioj | ||
vd | ||
| ||
| ||
La Politeknika Instituto Rensselaer (angle Rensselaer Polytechnic Institute, akronime konata RPI) estas privata esplora universitato en Troy, Novjorkio, Usono. La Rensselaer Instituto estis establita en 1824 por "la apliko de scienco al la celoj de vivo". Ĝi estas la plej malnova teknologia universitato en la anglalingva mondo kaj en la Okcidenta Hemisfero [1].
La Politeknika Instituto funkciigas tra ses lernejoj enhavantaj 37 sekciojn [2]. La instituto estas precipe rimarkinda pro siaj studoj en inĝenieristiko, komputiko, komerca administrado, informa teknologio, sciencoj, dezajno kaj la artoj [3]. Aktuale en 2017, la fakultato kaj diplomiĝintoj de la institucio inkluzivas 5 gajnintojn de la usona Nacia Medalo de Scienco, 8 Fulbright-stipendiojn kaj Nobel-premiiton pri fiziko. Tio estas krom la 17 membroj de la Nacia Akademio de Sciencoj, 25 membroj de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj kaj 8 membroj de la Nacia Akademio de Medicino [4]. La Politeknika Instituto estas vicigita ekde 1970 inter la supraj 50 usonaj universitatoj [5]. Aldone al tio, la instituto estas membro de la Asocio de Sendependaj Teknologiaj Universitatoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search